La infanoj aktive partoprenas en la konstruado de la scioj

esplorante

esplorante

La XO oferas al la infanoj eblecojn kiujn ili neniam antaŭe havis. Provizante ilin per iloj, kiel interret-krozilo, son- kaj video-montriloj, kaj legiloj por elektronikaj libroj oni kreas por ili la ŝancon atingi novajn mondojn de informoj kaj scioj, antaŭe tute neatingeblaj.

esprimante

esprimante

La XO profitas la aktivan scivolon kiun infanoj montras rilate al la ĉirkaŭanta mondo por puŝi ilin al ŝanĝopovaj ideoj. Per iloj permesantaj skribi, komponi, simuli, esprimi, konstrui, desegni, modeli, imagi, krei, kritiki, korekti kaj kunlabori, infano povas fariĝi helpopova ano de sia komunumo.

lernante

lernante

La XO kondukas la lernantojn ne nur al instruoj. Ili troviĝas en aktiva interagado en proceso de lernado per farado. La infanoj ankaŭ lernas instruante, aktive helpante aliajn lernantojn. plu legi

rimedoj

rimedoj

La XO ne nur proksimigas al ili la mondon, sed ankaŭ proksimigas al la mondo la plej bonajn praktikojn de tiuj infanoj kaj de iliaj instruistoj. Ĉiu lernejo signifas lern-nodon; nodo en lern-rimedo kiu estas monde kundividata.