Dizajna evoluo de la teko-komputilo
Kiel dekomence elpensita, la ekrano de la teko-komputilo uzis teknologion LCOS (Likva Kristalo sur Silicio) en la formo de projekciilo. Nicholas Negroponte montris la ideon komence de 2005, uzante aron de nigraj bastonetoj glitantaj tra la kadro por iom sentigi kiel la faldebla optika aranĝo povus funkcii.
La teko-komputilo komencis evolui en junio de tiu jaro, kiam Mary Lou Jepsen, antaŭnelonge nomumita ĉefan teknologian oficistinon, ekkonsideris du-statan ekranon: kun unu ordinara multkolora LED teko-komputila ekrano, kaj alia nigra kaj blanka elektronika libro legebla sub sun-lumo. La ideo estis tre sencohava por la disvolviĝanta mondo, kie subĉielaj klasoj estas komunaj kaj la kosto por dissendado de lernolibroj signifas grandan elspezon.
En julia estrarkunsido, Design Continuum prezentis aron da novstilaj prototipaj dizajnoj, kiuj kondukus, novembre de 2005, al la fama “verda maŝino”, kun ĝia elstara flava man-kranko, kiu estis prezentata al la mondo fare de la UN Ĝenerala Sekretario Kofi Annan en la Monda Pintkonferenco pri la Informa Socio en Tunizo.
La flava man-kranko, kvankam beleta, fine montriĝis nekonvena; ĝi estis anstataŭita de altern-kurenta adaptilo, kiu siavice ankaŭ aliformiĝis al unu aŭ pliaj kromaj tipoj de hom-ŝargaj disponaĵoj. Ĝia elstareco kiel ikono de la OLPC estus poste superata de la maŝ-retaj antenoj, aŭ “oreloj.” Samtempe, Quanta Computer, nia ODM (original design manufacturer—fabrikanto de la originala dizajno), estis tre konvinka favore al la adaptado de la teko-komputilo al la tiel nomata transformula ĉarnira junto, por simpligi la transformojn de la maŝino de klasika teko-komputilo al luda disponaĵo aŭ al legilo de elektronikaj libroj. En la unua semestro de 2006, Yves Behar, la konata industria dizajnisto el San Francisko, aliĝis al la projekto por kompletigi la finan dizajnon de la Unua Generacio de la XO.
En novembro de 2006, la unuaj XO-provmaŝinoj, la B1 (Beta 1), eliras la fabrikon de Quanta en Ŝanhajo.
La B2-a modelo de XO, pli fortika, solida, kun iomete pligrandigita kliniĝo, estas preskaŭ preta por sia debuto.
