Teko-komputilo: Ilo speciale kreita por infanoj en la disvolviĝantaj landoj.

hardvaro

La XO estas potenca lernilo kreita speciale por la plej malriĉaj infanoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj vivas en la plej foraj medioj. La teko-komputilo estis kunlabore projektata de spertuloj el universitato kaj industrio, alportante eksterordinaran talenton kaj multajn jardekojn da kolektiva faka sperto al ĉiu aspekto de tiu neprofitcela humanisma projekto. La rezulto estas unika harmonio inter formo kaj funkcio; divers-uza, ege malmultekosta, energi-ŝpara, efika kaj fortika aparato per kiu disvolviĝantaj landoj ĉirkaŭ la mondo povas transsalti jardekojn da disvolvado - tuj transformante la enhavon kaj la kvaliton de la lernado de siaj infanoj.