Interfaco: OLPC signifas reorganizi aferojn

interfaco

La tablo-komputila metaforo estas tiel enradikiĝinta en la kolektiva konscio de la uzantoj de personaj komputiloj, ke estas facile forgesi kiel majuskla kaj radikala novaĵo estis la Grafika Uzul-Interfaco (GUI), kaj kiom ĝi helpis liberigi la komputilon de la “profesiuloj”, kiuj estis konsternitaj antaŭ la ideo de komputado por ĉiuj.

OLPC signifas revolucion rilate al la ekzistanta koncepto de komputila interfaco.

Komencante de la simpla observo de Seymour ke, same kiel plenkreskaj homoj, infanoj estas sciolaborantoj, tamen en pli vasta mezuro, ni decidis, ke ili bezonis uzul-interfacon adaptitan al ilia specifa tipo de scia laboro: lernado. Do, kunlaborante kun teamoj de Pentagram kaj Red Hat, ni kreis SUGAR, “zoma” interfaco kiu grafike kaptas ilian mondon de kunlernantoj kaj instruistoj kiel kunlaborantoj, emfazante la konektojn ene de la komunumo, inter personoj kaj iliaj agadoj.

interfaco


interfaco