Vizio: la infanoj en la disvolviĝanta mondo bezonas taŭgan edukadon
misio
“Temas pri eduka projekto, ne teko-komputila projekto.”— Nicholas Negroponte
Nia celo: doni al la infanoj ĉirkaŭ la mondo la ŝancon esplori, elprovi kaj sin esprimi. plu legi;
progreso
La originoj de la projekto troviĝas antaŭ pli ol kvardek jaroj, dum la unuaj tagoj de komputiko, kiam tamen komputiloj estis tiel grandaj kiel dinosaŭroj, kaj preskaŭ neniu homo imagis ke ili taŭgus por infanoj. Sed pioniraj mensoj, kiel tiu de Seymour Papert, vidis la aferojn tute malsame, kaj post kelkaj jaroj la tiama radikala teorio transformiĝis en io reala, pruvante la grandegan uzeblecon de la personaj komputiloj kiel lerniloj por la infanoj.vidi tempo-linion
novaĵoj
La teko-komputilo kaŭzas sen-ĉesan fluon de novaĵoj en la internacia gazetaro. Alklaku sube por legi la lastajn novaĵojn pri la OLPC, kaj ankaŭ riĉan dosierujon kun tekstoj el la elektronikaj kaj paperaj gazetoj. plu legi
personoj
OLPC estis fondata de Nicholas Negroponte kune kun aro de veteranoj el Media Lab, sed ĝi rapide kreskis kun la aliĝo de aparte talentaj kaj sindediĉaj homoj el universitata medio, industrio, artoj, entreprenoj, kaj el la komunumo de libera softvaro (open-source). Ĉiu partoprenanto kunportas unikajn kapablojn kaj profundan pasion por la projekto. plu legi
