misio
Multaj el la preskaŭ du miliardoj da infanoj en la disvolviĝanta mondo estas netaŭge edukataj, aŭ ricevas nenian edukadon. Triono el ili ne finas la kvinan studjaron.
La individuaj kaj sociaj sekvoj de tiu daŭra monda krizo estas profundaj. La infanoj estas kondamnataj al vivo en malriĉeco kaj izoliĝo ĝuste kiel iliaj gepatroj - ili neniam malkovras kion la kleriĝo povus signifi en iliaj vivoj. Samtempe, iliaj registaroj batalas en la disputo de la rapide evoluanta monda inform-ekonomio, alfrontante vastan kaj alurbiĝantan homamason kiu ne kapablas vivteni sin, des malpli kontribui por la socia bonfarto, ĉar mankas al ĝi la iloj por tion fari.
Estas jam tempo repensi tiun ekvacion.
Se oni konsideras la rimedojn kiujn malriĉa lando povas senprobleme direkti al edukado - kelkfoje malpli ol 20 dolaroj jare po infano, kompare al ĉirkaŭ 7500 dolaroj elspezataj por ĉiu infano en Usono - eĉ duobligita aŭ kvarobligita landa investo en la tradician edukadon, helpate de eksterlandaj kaj privataj financadoj, ne sufiĉus por solvi la aferon. Cetere, la sperto klare montras ke pligrandigo de la "kutimaj rimedoj" - lernejo-konstruado, dungado de instruistoj, aĉetado de libroj kaj ekipaĵoj estas laŭdindaj sed nesufiĉaj respondoj al la problemo porti verajn lernajn eblecojn al la vasta nombro da infanoj en la disvolviĝanta mondo.
Fari nenion estas fidinda maniero malevolui.
La plej valora natur-riĉaĵo de iu ajn lando estas la infanaro. Ni kredas ke la disvolviĝanta mondo devas ampleksigi tiun riĉaĵon profitante la denaskajn kapablojn de la infanoj por lernado, kundividado kaj kreado. Nia respondo por tiu defio estas la teko-komputilo XO, por-infana maŝino elpensita por "lerni kiel lerni".
XO enprenas la konstruismajn teoriojn disvolvitaj, en la sesdekaj jaroj, de Profesoro Seymour Papert (kiu nun havas postenon en la Media Lab de MIT), plu ellaboritaj de Alan Kay, kaj poste riĉigitaj per la principioj diskutataj de Nicholas Negroponte en sia verko, Being Digital.
Ĝisfunde kaj vaste provata kaj validata inter iuj el la plej malriĉaj kaj foraj popoloj de la Tero, konstruismo emfazas tion kion Papert nomas "lerni kiel lerni" kiel la fundamentan edukan travivaĵon. Komputilo sole nur favoras lerni kiel lerni pro tio ke ĝi ebligas al infanoj "pensi pri la pensado" en maniero kiu estus neebla per aliaj rimedoj. XO utilas samtempe kiel fenestro al la mondo kaj kiel tute-programebla ilo por esplori ĝin. Tiel malfermiĝos al la infanoj en disvolviĝantaj landoj ne nur senlimaj scioj, sed ankaŭ iliaj propraj kreaj kaj problem-solvaj kapabloj.
OLPC ne estas, en sia esenco, teknologia programo, nek produkto en la ordinara senco de la vorto. OLPC estas neprofitcela organizaĵo kiu provizas rimedon por atingi celon - celo kiu antaŭvidas ke eĉ infanoj en la plej foraj regionoj de la globo povas havi la eblon disvolvi siajn proprajn kapablojn, havi kontakton kun tuta mondo da ideoj, kaj kontribui por pli produktiva kaj sana monda komunumo.
Ĝis tiam, restu kun ni.
