personoj
OLPC estis fondata de Nicholas Negroponte kune kun aro de veteranoj el Media Lab, sed ĝi rapide kreskis kun la aliĝo de aparte talentaj kaj sindediĉaj homoj el universitata medio, industrio, artoj, entreprenoj, kaj el la komunumo de libera softvaro (open-source). Ĉiu partoprenanto kunportas unikajn kapablojn kaj profundan pasion por la projekto.
Nicholas Negroponte
Prezidanto
Nicholas Negroponte estas fondinto kaj prezidanto de la neprofitcela organizaĵo OLPC. Li nuntempe estas en deĵor-paŭzo ĉe MIT, kie li estis kunfondanto kaj direktoro de la rimed-laboratorio de MIT, kaj Profesoro Jerome B. Wiesner de rimed-teknologio.
Antonio Battro
Ĉefa Eduka Oficisto
Konsiderata monda avangardulo en la kampo de neŭro-edukado, Antonio Battro estas kuracisto kaj universitata doktoro kies fako estas la disvolvado de bazaj kognitivaj kaj perceptaj procesoj en infanoj kaj adoleskantoj.
Walter Bender
Prezidanto pri Softvaro kaj Enhavo
Walter Bender estas fondinta membro kaj eks-administra direktoro de la rimed-laboratorio (Media Lab). Li studis en Harvard, kie li akiris universitatan diplomon, kaj poste magistriĝis en MIT.
Michail Bletsas
Ĉefa Konektiveca Oficisto
Kiel eks-direktoro pri komputado en la rimed-laboratorio de MIT (Media Lab), Michail Bletsas projektis kaj instalis multajn el la tieaj interretaj infrastrukturaj sistemoj. Ekde tiam lia esplor-laboro evoluis al la disvolvado de alt-trafikaj interretaj aliriloj por lokoj sen interreta servo.
David Cavallo
Direktoro por Meza kaj Suda Amerikoj
David Cavallo estas la kun-gvidanto de la esplor-grupo pri Estonteco de Lernado en Media Lab, kiu fokusigas en la projekto kaj realigado de novaj lern-medioj kaj de novaj teknologioj por ŝanĝi la manieron kiel ni pensas pri “lernado” kaj “lernejoj”.
Robert Fadel
Direktoro pri Spezoj
Robert Fadel estras la administraciajn funkciojn, kaj helpas en la strategia plano kaj en la rilatoj kun partneraj organizaĵoj kaj registaroj.
Jim Gettys
Vic-Prezidanto pri Softvara Inĝenierado
Kun vastaj konoj kaj spertoj kun softvara inĝenierado, la intereso de Jim Gettys pri libera programaro por edukado en tre malaltkostaj komputiloj kondukis lin al OLPC.
Mary Lou Jepsen
Ĉefa Teknologia Oficistino
Mary Lou Jepsen estas pioniro de ekranaj teknologioj. Antaŭe ŝi estis membro de administra skipo de Intel. En OLPC ŝi respondas pri la ĝenerala administrado de hardvaro, kaj ankaŭ pri novaj sistemoj kaj ekranoj. Ŝi ankaŭ profesoras en la rimed-laboratorio (Media Lab) en MIT.
Charles Kane
Ĉefa Financa Oficisto
Chuck Kane akiris riĉan sperton en pluraj respektataj organizaĵoj, inter kiuj Aspen Technology, Corechange, Inc., Open Text, Inc. kaj Deloitte and Touche.
Habib Khan
Direktoro por Okcidenta Azio kaj por Afriko
Post proksima kunlaborado kun grandaj organizaĵoj en Usono, Barato (Hindio), Okcidenta Azio kaj Ĉinio, Khaled Hassounah nun direktas sian atenton al la disvolvado de teknologiaj solvoj por disvolviĝantaj landoj.
SJ Klein
Direktoro pri Enhavo
Samuel Klein laboris ĉe komunumoj por rektlinea lernado kaj multlingva kon-kunlaboroj kiel Vikipedio. Li nun koncentriĝas sur kolektiva kreado de tekstoj kaj rimedoj.
Ivan Krstić
Direktoro de Sekurec-Arkitekturo
Plen-kapabla softvara arkitekto kaj esploristo, Ivan Krstić estas nuntempe en deĵor-paŭzo ĉe la Universitato de Harvard. Krstić estas profunde ligita al libera programaro, kaj spertas pri sekurec-arkitekturo de grandaj distribuitaj sistemoj.
Konsilantoj
Rebecca Allen, Howard Anderson, José María Aznar, V. Michael Bove, Jr., Benjamin Mako Hill, William Kolb, Alan Kay, Ayo Kusamotu, Rodrigo Mesquita, Eben Moglen, Seymour Papert, Bruce Parker, Mitchel Resnick, Ted Selker, Larry Weber, kaj Barry Vercoe
Direktoraro
Ethan Beard (Google); Martha Bejar (Nortel); Eddie Chao (Quanta); Marcelo Claure (Brightstar); Gary Dillabough (eBay); Gustavo Arenas (AMD); Mike Evans (Red Hat); Ed Horowitz (SES Astra); Jeremy Philips (NewsCorp); Scott Soong (Chi Lin); Sehat Sutardja (Marvell); Nicholas Negroponte (OLPC); Walter Bender (OLPC); Joe Jacobson (MIT Media Lab); Seymour Papert (MIT Media Lab); Steve Kaufman (Riverside); and Tom Meredith (MFI)
