Jim Gettys, Vic-Prezidanto pri Softvara Inĝenierado

Jim Gettys

Vic-Prezidanto pri Softvara Inĝenierado

Jim Gettys interesiĝas pri sistemoj bazitaj sur libera programaro por edukado en ege malmultekostaj komputiloj. Antaŭe en la Esplorlaboratorio de HP en Cambridge li laboris pri la Sistemo X Window kun Keith Packard, ne nur en tablo-komputiloj sed ankaŭ en enkonstruitaj sistemoj tiaj kiaj HP iPAQ. Li helpis la startadon de la projekto handhelds.org kaj ankaŭ kontribuis al la streboj de freedesktop.org. Gettys deĵoris en la estraro de Fondaĵo X.org kaj deĵoris ĝis 2004 en la estraro de Fondaĵo Gnome. Gettys laboris en W3C inter 1995-1999; li estas la eldonisto de la specifaĵoj HTTP/1.1 (nun IETF-a Malneta Normo). Li estas unu el la ĉefaj aŭtoroj de la Sistemo X Window, eldonis la specifaĵojn HTTP/1.1 por la IETF, kaj estas unu el la aŭtoroj de AF, sistemo de aŭdiservilo kongrua kun ia ajn reto.

Jim Gettys