progreso
La originoj de la projekto troviĝas antaŭ pli ol kvardek jaroj, dum la unuaj tagoj de komputiko, kiam tamen komputiloj estis tiel grandaj kiel dinosaŭroj, kaj preskaŭ neniu homo imagis ke ili iel rilatis al infanoj. Pioniraj pensuloj, kiel Seymour Papert revis ke ili povus esti taŭgaj por infanoj, kaj la tempo pruvis la grandegan povon de la personaj komputiloj kiel lerniloj. Kelkaj el la mejloŝtonoj en la longa marŝo de OLPC ekde tiu radikala teorio al io reala...
-
2007
-
Aŭgusto
-
Julio
-
Junio
Lud-renkontiĝo de OLPC
-
Majo
Aŭtonoma maŝ-reto funkcias dum teko-komputilo haltetas.
Unuaj B3-maŝinoj estas konstruitaj kaj instalitaj.
Peruo anoncas sian volon partopreni en OLPC.
-
Aprilo
Unua lerneja servilo instalita.
-
Marto
Unua maŝ-reto instalita.
-
Februaro
B2-Provo (Beta 2) maŝinoj instalitaj por infanoj en lanĉo-landoj.
-
Januaro
Ruando komencas la novan jaron per festa anonco de sia intenco partopreni en OLPC.
-
-
2006
-
Decembro
Urugvajo aliĝas al OLPC.
-
Novembro
875 B1-Provo (Beta 1) maŝinoj eliras la fabrikon de Quanta en Ŝanhajo. XO estas realaĵo.
-
Oktobro
Libio anoncas sian intencon aĉeti 1,2 milionojn da teko-komputiloj, po unu por ĉiu infano en lerneja aĝo en la lando.
OLPC havas arab-lingvan lanĉo-landon.
-
Septembro
Red Hat kaj Pentagram prezentas la uzul-interfacon por la teko-komputiloj. SES-Astra aliĝas al OLPC.
-
Aŭgusto
Unua funkcianta prototipo de la du-reĝima ekrano ekmontriĝas.
-
Julio
Vikipedio iĝas la unua fonto de enhavoj por la teko-komputilo.
-
Junio
500 cirkvit-tabuletoj por evoluado estas dissendataj al la tuta mondo. Csound estas montrata sur maŝ-reto.
-
Majo
Nortel kaj eBay aliĝas. Estas anoncata 100-dolara lerneja servilo.
-
Aprilo
Squid Labs kaj FreePlay prezentas la unuajn homfortajn energi-sistemojn por la teko-komputilo.
-
Marto
OLPC malfermas sian oficejon en Cambridge, Massachusetts. Konata industria dizajnisto Yves Behar alprenas la taskon studi aspektojn rilataj al form-faktoroj.
-
Februaro
Marvell aliĝas al OLPC kaj iĝas partnero por la reta hardvaro de la teko-komputilo. OLPC ekfuncias (domajna kortezio de Mohamed Rostom).
-
Januaro
Negroponte kaj Kemal Dervis, estro de la Unuiĝinta Naciara Disvolviĝa Programo (UNDP), subskribas dokumenton pri interkonsento ĉe la Monda Ekonomia Forumo. La planita lanĉo por OLPC Gen-1 daŭre celas inter 5 kaj 10 milionojn da teko-komputiloj en grandaj landoj kaj regionoj. Poste, UNDP agos kiel loka laborforto de OLPC en multaj el la 166 landoj en kiuj ĝi havas oficejon, helpante en ĉio ekde komuniko kun ministerioj ĝis planado de enkonduko en lernejojn.
-
-
2005
-
Decembro
OLPC anoncas ke Quanta Computers, la plej granda fabrikanto de teko-komputiloj en la tuta mondo, iĝos la ODM por la teko-komputilo.
-
Novembro
En la Monda Simpozio de la Informado-Socio en Tunizo, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝinta Naciaro Kofi Annan prezentas la lastan version de OLPC, la tiel-nomata verda maŝino, kun ĝia elstara flava man-kranko. Dum la plenplena gazetara alparolo kun Negroponte, Annan rompas la anson. Estas tempo por reviziado de la dizajno.
“Tiu ne temas nur pri donacado de teko-komputilo al ĉiu infano, kiel se oni ĵetus sur ilin ian magian sorĉon. La magio estas interna - ene de ĉiu infano, ene de ĉiu sciencisto, fakulo, aŭ simpla ordinara civitano. Tiu ĉi iniciato celas elstarigi ĝin sub la tagan lumon”.—Kofi Annan
Du semajnoj poste, Prezidento Olusegun Obasa de Niĝerio deklaras sin "ravita" de la 100-dolara teko-komputilo kaj mendas por sia lando unu milionon da maŝinoj.
-
Aŭgusto
Post renkontiĝo kun Negroponte en Bangkoko, Ĉef-Ministro Thaksin Shinawatra anoncas ke Tajlando adoptos OLPC, kaj iĝas la unua lando tion fari oficiale. Malfeliĉe por Shinawatra, li estis iom poste elpostenigita pro militista puĉo en septembro de 2006.
-
Julio
Negroponte rakontas en renkontiĝo de partneroj de Google, ke pli ol 50 landoj jam informiĝis pri la teko-komputilo. Dudek el la inform-petoj venis de ŝtatestroj. BrightStar prezentiĝas kiel partnero.
Design Continuum iĝas industri-dizajna partnero de OLPC.
-
Junio
La Brazila Prezidento Lula da Silva renkontiĝas kun Negroponte kaj Papert en Braziljo, kie li akceptas la 100-dolaran teko-komputilon por Brazilo. Por pluigi la aferon, Prezidento Silva donas al sia oficistaro 29 tagojn por prepari labor-planon, pro tio ke, laŭ liaj vortoj, “io ajn pli longa ol 30 tagoj ne estas interesa.”
-
Majo
Unua renkontiĝo de entreprenaj partneroj en Media Lab. Membroj inkluzivas AMD, News Corp., Google, kaj Red Hat, kiu kreos linuks-bazitan mastrum-sistemon por la teko-komputilo.
-
Januaro
Negroponte skizas en ret-letero al sia malnova amiko, Hector Ruiz, ĉef-administanto de AMD, sian ideon pri 100-dolara teko-komputilo por malriĉaj infanoj ĉirkaŭ la mondo. Post ses horoj Ruiz respondas: “kalkulu je ni, kaj tre plaĉus al ni havi gvidan rolon en tio.” Ene de kelkaj semajnoj, News Corp. kaj Google ankaŭ aliĝas kiel fondaj membroj de la ĵus-formita programo, Unu Teko-Komputilo po Infano.
Iom poste en tiu monato, Negroponte prezentas la ideon pri 100-dolara teko-komputilo en la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, kie la politika, ekonomia kaj kultura elito de la mondo kunvenas ĉiu-jare. Kvankam li havis nenion por montri al siaj aŭdantoj krom simplan modelon sen ia funkcianta parto, la maŝino kaŭzas grandan furoron. John Markoff, raportante por The New York Times, nomas Negroponte “Johnny Appleseed de la cifera erao.”
-
-
2002
-
Septembro
Guberniestro Angus King de la Ŝtato de Maine estas konvinkata de Papert ke “unu-por-unu estas la sola racia proporcio por instalado de komputiloj por lernejanoj,” kaj lanĉas la unuan ampleksan ĝissatigan distriuadon de 42000 teko-komputiloj—al ĉiuj infanoj en la sepa stud-jaro en la Ŝtato. La programo estis poste renovigata kaj pligrandigata.
“Donaci al ĉiuj infanoj tiun ĉi grandpovan maŝinon, tiun ĉi ŝlosilon, estas tre potenca transformpova ideo,” diras King.
-
Aprilo
Negroponte provizas al 20 infanoj en malgranda kamboĝa vilaĝo konektitajn teko-komputilojn, por ilia individua uzo lerneje, hejme kaj en la komunumo. Li donacos 20 pliajn en la sekvanta jaro. La infanoj kaj iliaj familioj tuj malkovris novajn uzojn por la maŝinoj kaj facile lernis kiel navigi en interreto. Ilia unua angla vorto? “Google.”
-
-
1998
-
Lego debutas sian Mindstorms™ kiel produkton per kiu infanoj transformas “programeblajn brikojn” en siajn konstruaĵojn.
-
-
1995
-
En sia influa verko Being Digital, Negroponte pentras portreton de la estonteco de persona komputado. La libro iĝas internacia furoro kaj estas tradukata al 40 lingvoj.
-
-
1988
-
Laborante kun la Fondaĵo Omar Dengo en Kostariko, Papert kaj teamo el Media Lab helpas projekti kaj praktikigi konstruisman programon kiu inkluzivas la trejnadon de dekduo da kostarikaj instruistoj en MIT. La mem-vivtena programo estas instrumento por tiri Kostarikon el sia dependeco de agrokulturaj eksportoj kaj puŝi ĝin al ekonomio bazita sur teknologio.
“Logo iĝas kulturo, ia maniero repensi lernadon.”
LEGO/Logo lanĉas komerceblan produkton per kiu infanoj konektas iliajn robotajn konstruaĵojn al komputilo kun kablo.
-
-
1985
-
La Media Lab de MIT malfermas siajn pordojn. Parto de ĝia misio estas “inventi kaj kreeme ekspluati novajn rimedojn por homa bonfarto sen konsideri la siatempajn limigojn.”
Papert malfermas “La Lernejo de la Estonteco,” multjara, densega komputila projekto en Hennigan Baz-Lernejo en Bostono, Massachusetts. La infanoj komence laboras per Logo. Hennigan ankaŭ fariĝos provejo por la LEGO/Logo-projekto de Media Lab.
-
-
1982
-
En provo-projekto subtenata de la Francia registaro, Papert kaj Negroponte distribuas mikrokomputilojn Apple II al lernejanoj en la antaŭurbo de Dakaro, Senegalio. La eksperimento konfirmas unu el la ĉefaj hipotezoj de Papert: infanoj en foraj, kamparaj kaj malriĉaj regionoj ĉirkaŭ la mondo alkutimiĝas al komputiloj tiel facile kaj nature kiel infanoj ie ajn. Tiuj rezultoj estis validataj en sekvantaj instalaĵoj en diversaj landoj, inkluzive de Pakistano, Tajlando kaj Kolombio.
-
-
1980
-
Papert publikigas Mens-ŝtormoj: Infanoj, Komputiloj kaj Potencaj Ideoj, populara gvidilo en liajn teoriojn pri konstruismo kaj komputado por infanoj.
-
-
1968
-
Alan Kay priskribas sian pra-teko-komputilon, la Dynabook, kiel “porteblan interagan personan komputilon, tiel alirebla kiel libro.”
-
-
1967
-
Wally Feurzeig, Daniel Bobrow, Richard Grant, Cynthia Solomon kaj Seymour Papert enkondukas Logo-n, la unuan program-lingvaĵon verkita speciale por infanoj.
-
